Kiel ni jam klarigis en "
Bazaj konceptoj / Conceptos basic", la infinitivo de la verboj en interlingvo finiĝas per -ar, -er aŭ -ir, tre facile, ĉu?. Nu, por krei la aliajn tempojn oni nur devas forigi la finan -r de la infinitivo kaj aldoni alian finaĵon kiun varias laŭ la tempo.
Am
i estas tre malfacile = Ama
r es multo difficile
Nuntempo (As-tempo)
La nuntempo estas kreata per forigo de la finan -r de la infinitivo, nur tio. Oni devas aldoni nenion pli, la aldonaĵoj estas bezonataj por ĉiuj la aliaj tempoj, ni vidos tion poste en ĉi tiu blogero.
Ekzemploj:
Se ni havas la verbon "
amar", kiun en interlingvo signifas "ami", ni nur devas forigi la finan -r por krei la nuntempon, do "
ama" en interlingvo signifas "amas" esperante.
Mi am
as vin = Io te
ama
Li vid
as nin = Ille
vide nos
Estonteco (Os-tempo)
Oni kreas la estontecan tempon simile al la nuntempo, tamen oni NE forigas la finan -r, anstataŭ tio oni aldonas la finaĵon -a, do se ni uzas denove la verbon "amar" ni havos la estontecan tempon "amara", kiun signifas "amos" esperante.
Mi amos vin por ĉiam = Io te amara pro sempre
Vi lernos interlingvon = Tu apprendera interlingua
Kvankam ankoraŭ mi ne parolas pri akcento, mi volas ke vi notu ke en la Os-tempo, la akcento falas sur la lasta vokalo (do, ĝi falas sur la "a"): Io te amará...., Tu apprenderá....
Aferoj kiuj okazos baldaŭ aŭ preskaŭ tuje en la estonteco estas esprimeblaj per la helpa verbo "va", kiu estas mallongigo de la verbo "vader" ( iri ) en la As-tempo (do, ĝi estas mallongigo de "vade" - tio estas "iras" en Esperanto) kaj alia verbo infinitive. Ekzemple:
Vi ludos futbalon (Vi iros ludi futbalon) = Vos va jocar football
Mi naĝos ( Mi iros naĝi) = Io va natar
Pli precize oni povas diri ke oni povas uzi "va", kiam en Esperanto uni uzus "ek":
Vi ekludos futbalon = Vos va jocar futbalon
Mi eknaĝos = Io va natar
Li ekmanĝos = Ille va manĝiar
Pasinteco (Is-tempo)
La pasinteco estas kreata per la forigo de la lasta -r, kaj poste oni aldonas la finaĵon -va al la verbo. Ni uzu denove la verbon "amar". Pasintece tiu verbo iĝas "amava", kion signifas "amis" esperante.
Se vi ŝatas matematikon vi povas uzi la jenan formulon: Pasinteco = Verbo - r + va. Aŭ oni simple povas pensi ke oni aldonas la finaĵon -va al la As-verbo: Pasinteco = As-verbo + va.
Ami = Amar; ni forigas la finan -r kaj el tio rezultas: Ama, poste ni aldonas la finaĵon -va = Amava. Facile, ĉu?
Mi amis vin! = Io te amava!
Mi naĝis en la plaĝo = Io natava in le plagia
Kondicionalo (Us-modo)
La kondicionala tempo estas kreata samkiel la estonteca tempo (memoru ke oni ne forigas la finan -r) sed anstataŭ aldoni la finaĵon -a, oni aldonas la finaĵon -ea. La kondicionala tempo de la verbo "amar" estas "amarea". Kondicionalo = Infinitiva verbo + ea.
Se mi havus katon, mi amus ĝin = Si io habeva un catto, io lo amarea
Se la eklezio donacus sian riĉecon, tio estus la fino de la mondan malsaton = Si le ecclesia donava su ricchessa, illo esserea le fin del fame mundial.
Ĝisdatigo: Notu ke la kondicionalo estas uzata en Esperanto por la unua kaj la dua verboj de la kondicionala frazo (Havus...amus; Donacus...estus ktp). Tamen, en interlingvo oni uzas la preteriton (t.e simple la "is-tempo") por la unua verbo kaj la kondicionala por la dua (Haveva....amarea; Donava....esserea etc). Koran dankon al Ferdinand Cesarano pro atentigi al mi pri tio ĉi.
Bonvole, notu ke la esperanta konjunkcio "Se" respondas al la interlingva " Si ".
Resumo
| Esperanto | Interlingvo |
Infinitivo | -i | -ar/ -er / -ir |
As-tempo | -as | Forigo de la finan -r |
Is-tempo | -is | -va* |
Os-tempo | -os | -a |
Us-tempo | -us | -ea** |
* Oni forigas la lastan -r
** La preterito (Is-tempo) estas uzata en la unua verbo de la kondicionalo